🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 200: Kiel trovi la Floron de Filiko? Eterna enigmo kaj defio

Kunveno/Evento

200-afiŝo_teliero-200.jpg 125 kB


Ĉiujare, kiam la Suno atingas sian plej altan punkton sur la ĉielo, tra la tuta Eŭropo ekbrulas grandaj fajroj. Homoj saltas super la flamojn, lasas florkronojn flosi laŭ la riveroj kaj iras en la arbaron por serĉi la misteran filikan floron.
 Sed filikoj ja neniam floras. Kial do ĉi tiu legendo vivas jam de miloj da jaroj?
 Hodiaŭ ni provos trovi la respondon al tiu demando. Kaj krome ni faldos modelon de floro, kiu povas lumi, same kiel la legenda filika floro dum Kupala Nokto.
 La faldadon de ĉi tiu modelo montros ĝia aŭtoro — elstara rusa origamiisto, gvidanto de la Moskva Origami-Klubo, Roman Sviridov.

28.06.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1
Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ):esperori
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte