Ni re-komencu regulan EO-renkontiĝon en Metro Van!
Kunveno/Evento
Renkontiĝu lokajn esperantistojn en Metrotown
Ni renkontiĝos por neformala, amika babilado en la Food Court ĉe la nivelo UP2 (proksime de Hudson's Bay Co), Metrotown Metropolis-butikcentro. SkyTrain-stacio: Metrotown.
Ne estas kosto, nur kion vi aĉetas manĝi aŭ trinki el la multaj kafejoj kaj restoracioj.