Ava prezentos la historion de la lando, kaj de ties esperantistaro. Latvio (ĉefurbo : Rigo), estas unu el la tri landoj de Baltio, kun Estonio (Talino) kaj Litovio (Vilno). [Entute ĉeestis 16 kolegoj (ne samtempe, inter kiuj 1 per interreto, 1 per telefono/reto), kio estas rekorda kvanto ! La prezento de Ava estis du-parta : 1: historio de E-movado en Latvio, kiu estis tre frua dank'al Rudolfs Libeks, kaj kiu eĉ ricevis ŝtatan helpon en 1923, sekve de favora raporto de Societo de Nacioj (tute inverse de Francio) ; kaj ligoj kun la historio de Baltio dum la XXa jarcento (sendependeco, okupacio soveta/nazia/soveta, sendependeco) ; 2: latvia literaturo, kun la paro Aspazija & Jānis Rainis, kiu favoris por Eo. Krom tio, la baltaj landoj, kvankam malsimilaj, formis en 1989 tre longegan homan ĉenon "Baltia Vojo" Vilno-Rigo-Talino ; menciindas ankaŭ, ke Latvianoj ne tre emas por religio, ke paganismo daŭre influis la morojn. La post-prelego estis tre riĉa.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !