Eblas renkontiĝi en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h.
Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj.
Kvankam pro viruso KV19 la nuna leĝo malpermesas kulturajn rendevuojn, malpermesas amikecajn man-al-manojn kaj kisojn, tamen rimarku ke aĉetantoj en vendejo ne malrajtas interparoli, se ili renkontiĝas pro hazardo, senrendevue !
Sciante ĉi-tion, eniru la SAT-Amikarejon (la aŭtomata pordo estas riparita), zorge lavu viajn manojn kaj vestu la buŝmaskon, mienu interesiĝi pri la novaj libroj (PIV-2020, Veganismo, Rajto je pigro, k.a.), kaj efike rekonstruu la mondon : libere interparolu, amike babiladu kun samideanoj !
Ne restu en la izolo de interreto ! – Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !
Kore,
Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj
************************************
Pri kio temi ? : Evidente, pritemi pri : kiel reaktivigi la Pariz-regionan Grupon de SAT-Amikaro, humure renomita "PariGo" (slanga vorto, t.s.: pariz/-ano/-aĉulo). Nia ĉefa ideo estas kunlabori kun ne-Esperantistaj asocioj en la proksimejo, asocioj kies celoj iel parencas kun Esperantismo. Tiel agante, asociiĝante al ne-Esperantistaj societoj por kunlabori al iliaj humanismaj projektoj, ni esperas : 1) lukti interasocie kontraŭ la ĝenerala (kaj morala, kaj ekonomia) krizo kiu ekaperas, 2) konigi kaj ŝatigi la specifan pensmanieron de la Esperantistoj, se ne tuj lernigi la internacian lingvon. Resume : tiu vidpunkto estas "komingaŭta", la E-istoj kunlaboru kun aliaj idealistoj (ne de foraj partoj de la mondo), kaj ni ne vane propagandu kaj atendu ke ili alvenu sub nian verdan stelon !
Ekzemplo : Iom proksime de la sidejo de Satam funkcias kooperativa vendejo, t.e. superbazaro, kies klientoj estas : kaj "kliento", kaj "kasisto", kaj "staplisto", kaj "akciulo", se tiel klarigi... Tiaj iniciatoj nuntempe multiĝas, ili estas pli-malpli potencaj, de loka komerceto de legomoj biologiaj ĝis vasta moderna superbazaro (jes-ja!), ili aĉetas/vendas laŭ etika maniero. Ĉiu el tiuj malordinaraj komercejoj estas individuara reago kontraŭ la mondskala ekspluatado de grundoj/bestoj/homoj. Bone ! des pli ke Esperantistoj aktivas en ĉio-tio, ke ili povus kunlabori por organizi internacian reton por justa komerco... Ĉu tiaj projektoj interesas vin ? Zam kaj Dzeka jam respondis "JES !"