Bibliaj Tagoj kun ADORU. Temo: „La du leteroj de Petro“ Ekskursoj por ekkoni la riĉan historion de tiu antikva urbo.
InternaciaLoka
Inter la 8a kaj 12a de Marto 2023 post kovida paŭzo denove okazos la Bibliaj Tagoj kun ADORU.
Ni invitas al Trivero, germane Trier, urbo kiu estis antaŭ 2039 jaroj fondita de la romia imperistro Aŭgusto, kiun Vi ja verŝajne konas el la kristnaska evangelio. ;-).
Ni diskutos pri „La du leteroj de Petro“, ekskursos kaj tiel konatiĝos kun la riĉa historio kaj kulturo de tiu antikva urbo.