Semajna kunveno en nia klubejo
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Kunveno de anoj de la Triurba Esperantista Asocio „TORENTO”

Loka

Post la aranĝo Esperanto sur la strando 2020 kaj mallonga libertempo ni revenas al "normala" agado de la rondo TORENTO.

Aŭtunaj planoj estas ambiciaj. Parto de niaj klubanoj postulis kurson de Esperanto. 
Ni interkonsentis eksperimentan metodon - ĉiu mem provos prepari lekcionon de la lingvo.

Dato de la premiero de filmo pri teatraĵo "PERUNO" estas fiksita al 20 de oktobro.

Jen kalendaro por la tuta oktobro:
  06.10 - Lucyna preparos esperantan lekcion
  13.10 - Paulina preparos turistan kuriozaĵon pri iu loko en Triurbo
  20.10 - okazos PREMIERO DE LA FILMO "Peruno" preparota per Andreo
  27.10 - Jagoda estos instruistino de Esperanto

Ni kore invitas ĉiu marde je la 17.00

Fotografion faris Katarzyna Kosicka Šprljan
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

sites.google.com/view/triurbo/kon...
torentosopot(ĉe)wp.pl
ul. Armii Krajowej 94

Interesiĝintoj

Administranto