Temos pri pli amuza agado ol en la antaŭaj jaroj, kun kvar temoj:
- vortprovizo kaj sintakso
- esprimoj de la ĉiutaga vivo en diversaj ĉiutagaj situacioj, sed ankaŭ proverboj kaj sentencoj
- la projekto portata de Esperanto, kiu estas pli ol nur lingvo
- la pli kulturaj aspektoj: diskutoj bazitaj sur mallongaj filmoj faritaj en Esperanto kaj/aŭ inspiritaj de literaturaĵoj aŭ poemaj verkoj
La kursoj okazos ĵaŭde, de la 14:00 ĝis la 16:00
- 11-a de septembro
- 9-a kaj 23-a de oktobro
- 20-a kaj 27-a de novembro
- 4-a de decembro
- 8-a kaj 22-a de januaro 2026
- 5-a kaj 19-a de februaro
- 5-a kaj 26-a de marto
- 9-a kaj 23-a de aprilo
- 14-a de majo
- 11-a kaj 25-a de junio