Renkontiĝo en Parizo, ĉi-Merkrede, ĉe SAT-Amikaro, inter 15h kaj 23h
15:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Librovendejo estas ankaŭ renkontejo !

Loka

Zam kaj Dzeka informas :

Eblas renkontiĝi en Parizo, ĉi-Merkrede ĉe SAT-Amikaro, inter 15h kaj 17h.

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 {0}





Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj. 

Ek de hodiaŭ, ni rajtas eknoktumi, tamen nur ĝis la 23-a...

Do, eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ne restu en la izolo de interreto ! Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 {0}













Kore,

Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto