Zamenhofa Tago 2019
10:00 - 12:45 (MET)
Eŭropo/Ljubljano
Elekti horzonon
Solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 160-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj

Loka

Jen la programo:
  1. Salutvortoj de la gastigantoj
  2. Okaza parolado de la prezidanto de SIEL
  3. Tri kantoj en Esperanto (Grupo Hedera vento)
  4. Prezento de novaj eldonaĵoj (la tria represo de la Gramatiko de Koser, traduko de Rekta metodo de Marček, traduko de Vivo de Zamenhof de Privat)
  5. Paperteatraĵo: Senedza patrino de Prešeren (baptoprezento)
  6. Novaj funkcioj kaj redaktado de la reta Slovena-Esperanta Vortaro
  7. Deklamo de poemo de Ivica Hace en la slovena kaj en Esperanto
  8. Kuniĝado kaj manĝetado en la ejoj de la biblioteko
  9. Je la 12:45 la ekiro al mallonga gvidata vizito de vidindaĵoj de Slovenj Gradec.
La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Oni povos unuope aŭ en gvidata grupo promeni tra la stratoj de la urbeto.

Loko: 
Biblioteko Ksaver Meško en la strato Ronkova 4, SI-2380 Slovenj Gradec.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.si/
info(ĉe)esperanto.si
Ronkova 4

Interesiĝintoj

Administranto