Karaj amikoj,
per tio mi invitas vin elkore al la tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, 100 km oriente de Berlino, la 1-an de majo 2023. Jam la dektrian fojon mi instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio. Ĉijare denove per apogo de la Popola Altlernejo de Frankfurt (Odro), ĉar tie okazu informvespero la 23-an de majo.
La Ponta Festo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.
Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkom-prenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.
Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando.
Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la Odro-rivero kaj vi certe ne enuos.
Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.
Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo!
Pro ebla tranoktado ĉirkaŭ la 1-a de majo en Frankfurto ĉe Odro bv. turni vin al mi e-poŝte.
Elkore kaj optimisme
Ronaldo
https://esperanto.berlin
Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio
c/o Ronald Schindler
Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder)
e-poŝto: RonaldSchindler@web.de