🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 82: Dolĉaĵoj: ĉu manĝi aŭ ne, - jen la demando!

Internacia

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? 
Tema diskutado kaj Ateliero – 82:Dolĉaĵoj: ĉu manĝi aŭ ne, - jen la demando!

image.png 674 kB

Jes, la demando pri boneco de dolĉaĵoj por la sano ĉiam estas aktuala. Bonbonoj, konfitaĵo, ĉokolado, kukoj, tortetoj, diversaj dolĉaj desertoj plibonigas foje mensan staton, helpas eliri el deprimo. Sed ĉu ne tro grandan prezon pagas ni por tiu plezuro? Tiun temon ni diskutos, faldante la belan modelon de bovleto por dolĉaĵoj de Yossi Nir instruotan de Ruth Kevess-Cohen

14.05.2023, https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte