🖥 Zoom: projekcio de la filmo "La forlasita virino"
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Projekcio de la filmo "La forlasita virino" kun komentoj de la reĝisoro

InternaciaLokaAlia

'La forlasita virino' estas filmo en Esperanto komplete realigita de afrikaj geesperantistoj.
Temas pri unu el la problemoj de afrikaj virinoj, kiuj estas forlasitaj, kiam ili gravediĝas, kaj devas rearanĝi sian vivon kaj trovi virimedojn por nutri siajn infanojn.

La virino en la filmo havis amikinon pli bonstatan, kiu per le helpo de sia edzo trovas laboron kiel kolportista vendistino de fruktosukoj. Rondirante en la urbo por kolporte vendi ŝi renkontas alian viron, kiu enamiĝas je ŝi kaj edziĝas kun ŝi.

Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj