Libermona projekto "Ğ1" (Ĝuno) kun Universala Dividendo (UD)
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

Loka

La libermonan projekton "Ğ1" oni povas imagi kiel komune kreitan kaj egalece distribuitan ciferecan monon. La elektronika 'produktado' bezonas nur malmulte da energio. Fariĝi membro eblas, kiam oni konas minimume kvin aktualajn membrojn. Tio certigas, ke temas pri reala homo, kiu akiras ĝuste unu membrecon. Dum la kvin jaroj ekde la komenco en 2017 la fido-reto kreskis jam al pli ol 5.500 homoj (precipe en Francujo, Belgujo kaj Hispanujo). Ankaŭ ne-membroj povas meti anoncojn por eble gajni kelkajn Ĝunojn kaj trovi unuajn kontaktojn. Klubano de Esperanto Hamburg prezentas kelkajn impresojn pri la projekto. 

Atentu! La renkontiĝo okazos en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg, laŭ la aktualaj reguloj de la registraro de la urbo Hamburgo. 

Logo-g1.flare.512.png 98,7 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝintoj

Administranto