🖥 Signoj sur tomboj, tago de rememoro pri mortintoj – Ewa Caban
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelegeto, rakontado

Loka

Kunorganizato: Esperantista klubo en Glivice, Pollando.
Gvidos: Ewa Caban

Sur multaj tomboŝtonoj, malnovaj kaj ankaŭ sur novaj, estas diversaj ornamaĵoj. Ofte ili estas simboloj kunigitaj kun morto ĉu pasinta aŭ postmorta vivo. Por prezentado mi elektis unu malgrandan, malnovan tombarejon, kiu situas en vilaĝo Bełk en Rybnik-regiono. La tombarejo ĉirkaŭas malnovan lignan preĝejon kaj nuntempte troviĝas sur ĝi ĉ. 40 tomboj devenantaj de fino de XIX kaj komenco de XX jarcentoj. Mi montros surtombajn signojn kaj provos ekspliki ties signifojn. Poste, por komenci diskuton pri tago al ĉiuj mortintoj en Pollando kaj Ĉeĥio, mi montros kelkajn fotojn kiujn mi faris ĉi-jare la 1-an de novembro.
La renkontiĝo estos registrata. Diru nur tion, kion oni povas publikigi.

La renkontiĝo okazos rete per Zoom.

Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Signoj sur tomboj, tago de rememoro pri mortintoj – Ewa Caban

Sur multaj tomboŝtonoj, malnovaj kaj ankaŭ sur novaj, estas diversaj ornamaĵoj. Ofte ili estas simboloj kunigitaj kun morto ĉu pasinta aŭ postmorta vivo. Por prezentado mi elektis unu malgrandan, malnovan tombarejon, kiu situas en vilaĝo Bełk en Rybnik-regiono. La tombarejo ĉirkaŭas malnovan lignan preĝejon kaj nuntempte troviĝas sur ĝi ĉ. 40 tomboj devenantaj de fino de XIX kaj komenco

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉