Eblas renkontiĝi en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h.
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj.
Kvankam pro viruso K19 la nuna leĝo malpermesas kulturajn rendevuojn, malpermesas amikecajn man-al-manojn kaj kisojn, tamen rimarku ke aĉetantoj en vendejo ne malrajtas interparoli, se ili renkontiĝas pro hazardo, senrendevue !
Sciante ĉi-tion, eniru la SAT-Amikarejon (la aŭtomata pordo estas riparita), zorge lavu viajn manojn kaj vestu la buŝmaskon, mienu interesiĝi pri la novaj libroj (PIV-2020, Veganismo, Rajto je pigro, k.a.), kaj efike rekonstruu la mondon : libere interparolu, amike babiladu kun samideanoj !
Ne restu en la izolo de interreto ! – Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !
Dzeka+Zam-288x384-2.jpg20,1 kB
Kore,
Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj
************************************
Resumo pri la lasta Sabato, 6/2/2021 : Malgraŭ la pluvo, ĉeestis 3 parizanoj, kiuj ĉefe pritemis pri kiel reaktivigi la Pariz-regionan Grupon de SAT-Amikaro, humure renomita "PariGo" (slanga vorto, t.s.: pariz/-ano/-aĉulo). Nia ĉefa ideo estas kunlabori kun ne-Esperantistaj asocioj en la proksimejo, asocioj kies celoj parencas ideale kun Esperantismo. Tiel agante, asociiĝante al ne-Esperantistaj societoj por kunlabori (tamen laŭ nia Esperantisma maniero) al iliaj humanismaj projektoj, ni esperas : 1) lukti interasocie kontraŭ la ĝenerala (kaj morala, kaj ekonomia) krizo kiu ekaperas, 2) konigi kaj ŝatigi la specifan pensmanieron de la Esperantistoj, se ne tuj lernigi la internacian lingvon. Resume : la E-istoj kunlaboru kun la aliaj idealistoj (ne de foraj partoj de la mondo), kaj ne atendu ke ĉi-tiuj alvenu sub nian verdan stelon dank'al nia trafa propagando ! Por ĉi-Sabate estas prognozata bela suno sur Parizo ! Vizitu la libroservon de SAT-Amikaro por interparoli pri niaj projektoj...