Bunta Prezentado
20:00 - 22:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
!!"Mark Vanden Brempt parolos pri Hungario." estas prokrastita!!

Loka


Karaj,
 
Por la kulturkunveno de la 25a de oktobro, ni programis konversacian rondon pri la temo ‘Hungario’, gvidata de Marc Vanden Bempt. Li tre bedaŭras pro deviga prokrasto de tiu evento al pli fora dato.

Ni proponas anstataŭe: “Invito al partopreno en bunta prezentado.”
 Jam ofte ni spertis ke kiam la membroj mem preparis ian mallongan prezenton aŭ rakonton ke tio ĉiam estis interesa, agrabla aŭ amuza. Tiaj vesperoj vigligas ĉiujn kaj donas okazon pli interbabili.

Bonvolu prefere anonci vian intencon de partopreno indikante kiom da tempo vi bezonos. Ni proponas prefere ne pli ol 15 min. Kompreneble povas esti iom pli , sed se multaj partoprenos (kion ni esperas pro la diverseco) vi tamen iom konsideru la tempon.
Atendante viajn reagojn,
 
Amike,
Katja


Informoj

www.esperanto.be/gent
lodorkatja(ĉe)skynet.be
Peter Benoitlaan 117, 9050 Gent

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile picturePatrick Haerick

Administranto