🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-39.Floroj por sendi letere.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-39.Floroj por sendi letere.

InternaciaKurso

Tiujn belegajn dekoraciajn modelojn en formo de cirklo, kiujn ni faldos hodiaŭ, similas al mandaloj. Laŭ Vikipedio, "mandalo" signifas "cirklo"," disko", tio estas geometria sistemo kun elementoj samdistancaj de la centra punkto. Ĉiuj elementoj kaj ornamaĵoj estas aranĝitaj simetrie. En budhismo mandaloj estis objektoj de kultado, simbolante la Universon. Nuntempe tiujn formojn oni uzas en art-terapio por malpezigi streĉon. Oni kredas, ke mandaloj povas transmeti vian pozitivan energion al tiu por kiu vi ĝin kreas. Do, faru niajn origamiajn mandalojn el unu kvadrato kaj el ok moduloj, metu ilin en leterojn kaj sendu al viaj amikoj.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 
13.06.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:

Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto