Oporta kunveno
17:00 - 20:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Monata kunveno

Loka

Malkiel kutime kaj ĉar multaj homoj partoprenos en evento eksterurba la unuan semajnfinon de Septembro, ni sugestas kunveni... la duan! Jen la plano:

Kunveni je 17:00 en parko da Nova Sintra, manĝeti, babili, ktp. Plu ne eblas ke granda grupo kuniĝu, do, bonvole avertu nin se vi emas partopreni surloke.

Profiti ke Anna kaj Stela malavare donacis kelkajn librojn al oportanoj kaj provi laŭtlegi kelkajn, nome, teatraĵojn de la libro Dum nokta deĵoro de Nevena Nedelĉeva.

Ni denove kunportos nian virtualan ĉambron, do, eblos samtempe partopreni la kunvenon je 17:00 per komputilo aŭ aptelefono:

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto

Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=EsperantoPorto 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

porto.esperanto.pt/
esperantoporto(ĉe)gmail.com
Rua Barão de Nova Sintra, 285, Porto

Interesiĝintoj

Administranto