Prelego pri Muziko en Esperanto
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Floreal Martorell, de Vinilkosmo, faros prelegon en Marsejlo pri diversaj esperantaj muzikistoj kaj pri kiel atingi leĝe esperantan muzikon rete.

Loka

Floreal prezentos kelkajn el la artistoj eldonitaj de Vinilkosmo. Li ankaŭ prezentos kiel atingi kaj aŭskulti muzikon en Esperanto interrete per laŭleĝa platformo.

Pro la sankrizo, la nombro da partoprenantoj estas limigita. Bonvolu registri ĉi tie.

Vinilkosmo estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.
Informoj

esperanto.marseille.over-blog.com/...
esperanto.marseille(ĉe)laposte.net
Cité des associations, 93 La Canebière, 13001 Marseille

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto