Urborigardo en Szentendre por praktiki Esperanton
10:05 - 13:45
Etc/UTC
Elekti horzonon
Promeno en la urbocentro, vizitante kelkajn belajn vidpunktojn

Loka

DATO ŜANĜIĜIS

Renkontiĝtempo kaj loko: dimanĉon la 13-an de novembro 2022 je la 11:05 ĉe la busstacidomo Szentendre
Opcioj por alveni:
Per publika transporto: Per loka trajno (HÉV) H5 kiu foriras de Batthyány tér je la 10:18 aŭ per buso 880 kiu foriras de Újpest-Városkapu (haltejo 7) je la 10:35.
Aŭte: La parkejo de la forbruligita SPAR vendejo (https://goo.gl/maps/RuoZ7M3h7cAApFUT8) uzeblas senpage.

Planita programo: Ni promenos en la urbocentro, vizitante kelkajn belajn elvidpunktojn (ekz. Várdomb, Kruco de la "Tobakoŝ"-oj, ktp.), ni povas ankaŭ viziti la urbocentrajn punktojn de 1 tradicia kaj 2 multigeokestoj. (Pri geokaŝado vi povas legi pli ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Geokaŝado). La planita distanco de la urbocentra promeno estas ĉ. 4 km. Se estos sufiĉe da aŭtoj por la partoprenantoj, ni povas atingi 2 geokestojn ekster la urbocentro sur la insulo Pap kaj Kada-pinto (se necesos, mi povas ankaŭ veni per aŭto). Mi povas rekomendi precipe ĉi-lastan ĉar ĝi ofertas belan vidon de la ĉirkaŭaĵo. Fine, ni povas sidiĝi en dolĉaĵejo/kafejo/restoracio por malstreĉiĝi post la tago.

Mi antaŭĝojas bonvenigi ĉiujn!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj