🖥 IREA okazigas Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero – 76
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero de origamio – 76: Klik-klak karto-malstreĉilo. Ĉu ni povas ŝanĝi nian emocian staton same rapide.

Internacia


Tema diskutado kaj Ateliero – 76: Klik-klak karto-malstreĉilo. Ĉu ni povas
 ŝanĝi nian emocian staton same rapide.


Hodiaŭ ni diskutos en tre trankvila etoso la temon pri streĉo, pri ĝiaj bonaj kaj malbonaj flankoj, kaj pri rimedoj, kiuj helpas eliri la streĉon kaj reenhavi bonan humoron. Ni faros paperan ludilon - malstreĉilon, kiun instruos origamistino kaj infana psikologistino, Olga Yaroslavtseva. Ŝi ankoraŭ ne estas esperantistino sed tamen ŝi faros sian atelieron Esperante. 


Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de
Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto
Alain Delmotte