La klubo de Esperanto Saint-Raphaël proponas komunan manĝon sabate, la 13-an de decembro.
Renkontiĝo je la 11:30a matene ĉe la fundo de Zamenhof-strato (direkte al la haveno Santa Lucia), en la parkejo dekstre, iom pli antaŭen.
Post mallonga parolado kaj foto, ni iros al restoracio La Renaissance, kiu estas nur kelkajn metrojn for.
Menuoj :
Kamparana terino, aŭ haringofileoj / terpomoj en oleo, aŭ miksita salato
Trufa rizoto, aŭ ravioloj kun Espelette-kremo, aŭ bovaĵa stufaĵo kun terpomkaĉo
Ruĝbera Pannacotta, aŭ Krembloveto, aŭ Flosanta Insulo
RESTAURANT LA RENAISSANCE
121 BOULEVARD DU GENERAL DE GAULLE
SAINT RAPHAEL
Prezo : 25 eŭroj
Respondu al Christine : 04 89 99 87 48
aŭ al Monique :04 94 83 06 88
Antaŭ la 5-an de decembro