Sabaton la 2an de marto je la 18a, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo okazigos legoklubon. Ni invitas Nicolino Rossi paroli al ni pri sia ĵus eldonita libro "la arto verki kaj traduki". temas pri dek rakontoj kaj dek poeziaĵoj de nuntempaj italaj aŭtoroj partoprenintaj per ĉi verkaĵoj en la itallingvaj Konkursoj de Samideano, en urbo Messina, Sicilio. Ĉiuj verkoj distingitaj per diverskategoriaj premioj, ĉiuj de Nicolino Rossi esperantigitaj.
Nur por tiu legoklubo Nicolino Rossi escepte akceptas pruntedoni PDF-version de tiu libro.
Se vi deziras partopreni, sendu al mi mesaĝon ĉe
marc.giraud@orange.fr mi povos sendi al vi dosieron.
Amike,
Mark Ĵiro