Somera kurso de la Esperanto-Asocio de Finnlando
Eblas ankaŭ virtuala partopreno

Loka

Somera kurso de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazos ĉi-jare 9.–12.6.2022 en la Civitana Instituto de Aurala en la urbo Turku, Sud-okcidenta Finnlando. Eblas ankaŭ virtuala partopreno.

Ĉiutage estas ĉirkaŭ kvin horojn instruado en etaj grupoj: progresantoj kaj diskutantoj. Kun la tuta grupo ni havos komunan programon kaj konatiĝos i.a. kun la vidindaĵoj de la urbo.

Instruas: Szabolcs (Sabi) Szilva (hungaro), Juha Metsäkallas, Sylvia Hämäläinen kaj Tiina Oittinen (el Finnlando)
Kursokotizoj: 95 €, distance 80 € (tuta kurso).

Pliajn sciojn kaj aliĝinformojn vi ricevos de Tiina Oittinen, sekretario kaj kursorespondeculo de EAF (retpoŝtadreso: eafsekretario[ät]esperanto.fi).

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.fi/eo/somera-kurso/...
eafsekretario(ĉe)esperanto.fi

Interesiĝintoj

Administranto