videoluda semajnfino ĉe la Esperanto-Stacio apud Berlino

Internacia

Ludo estas evento de la asocio Halbe.Welt / Halba.Mondo en la Esperanto-Stacio ĉe Halbe (iom ekster Berlino) de la 29-a ĝis la 31-a de oktobro 2021. Temas pri videoluda semajnfino en kiu ni ludas kaj modernajn kaj malnovajn ludsistemojn. Ekzemple ni kune ludos VR-n kaj nuban ludadon per Google Stadia. Pri malnovaj, ni havos grandan elekton de Atari 2600 ĝis GameCube... kaj ankaŭ Rock Band! Krome estos planata postkongreso lunde: esperantista gvidado en la Komputilluda Muzeo de Berlino.

Pro kronvirusaj reguloj, oni ne devas porti maskon ĉe la evento, sed tamen devas esti aŭ vakcinita, resanigita aŭ testita antaŭ ol eniri la Stacion. Tiuj reguloj povas ŝanĝiĝi, do ni devas respekti la regulojn de Brandenburgio pri tio.

Gefördert durch / subtenita de Landkreis Dahme-Spreewald
Informoj

tinyurl.com/eoludo
chuck(ĉe)chuck.at
Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe, Germanio

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Chuck Smith


Tanja Orme

Administranto