Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ino Katalin Kovats kun la temo "KER-ekzamenoj trapaseblas nun ankaŭ rete"Priskribo de la prelego: Informado pri la retaj ekzamenoj, ilia graveco, teknikaj defioj kaj la junia debuto
Pri la preleganto: Katalin Kováts (HU-NL), filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Ŝi estas la ĉefrespondeculo pri la UEA-KER-ekzamenoj. De pli ol 20 jaroj redaktanto de la retejo
edukado.net. Redaktoro de la Manlibro pri instruado de Esperanto, elpensinto de la programo Ekparolu! kaj la ludo RISKO.
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.
Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en
https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir
Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke, … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en
https://www.espero.ir/eo/irek-9/ Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:https://us02web.zoom.us/j/82052484766Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)