Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ho, mia kor'.jpg602 kB Detala programo: 08.07.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Vespero de poemoj Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste vi estas invitataj prezenti kaj deklami viajn plej ŝatatajn Esperanto-poemojn. Se eblas, bonvolu prezenti ankaŭ la tekston (per divido de via ekrano aŭ per antaŭa sendado al hameln@esperanto.de , por ke la aliaj ankaŭ havu samtempe la eblecon legi ĝin.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.