Humphrey Tonkin estas brita-usona esperantisto, eksa prezidanto de TEJO kaj UEA. Michela Lipari estas itala esperantistino. Aktiva en Esperantujo ekde signife pli ol 40 jaroj.
Humphrey kaj Michela prelegos pri la libro kunredaktita de ili, "Tamen kantas fido", kiun la katalogo de UEA priskribas tiel ĉi:
Tamen kantas fido. Originala poemaro. Clarence Bicknell. Red. H. Tonkin kaj M. Lipari. Poezio originala. IEF. Milano. 2023. 218 paĝoj. Prezo: 16.50 €
Klarigo: Originala poemaro de plurtalenta brita/itala esperantisto.
Ĉi tiu renkontiĝo okazas ĉeeste en Londono ne per Zoom. La kunvenejo troviĝas ĉe 89 Ronalds Road, London, N5 1XQ (mapo). Atentu, ke por malfermi la kradon, oni bezonas enirkodon. Bv kontakti nin por havi ĝin.