🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero - 69. Kiel kapti Oran Fiŝon.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero - 69. Kiel kapti Oran Fiŝon.

InternaciaKurso

IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero - 69. Kiel kapti Oran Fiŝon.

Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj
por internacia komunikado!

Hodiaŭ ni pridiskutos la temon pri la fiŝoj, pri ilia diverseco en la naturo kaj en origamia mondo. Ni faldos kelkajn fiŝojn - facilajn kaj iomete pli komplikajn. Kaj inter ili, - la Oran Fiŝon, - la ekzemplon de perfekteco de formo kaj proporcioj. 
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldas 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
22.01.2023, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto (Password): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto