Esperanto-Tago en Angers (120 jaroj)
09:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Koncerto de JoMo kaj prezento de Gabin Forcier por festi la 120-jariĝon de la loka grupo

Alia

Novaĵo : La partoprenontoj certe povos (re)renkonti amikojn kaj konatiĝi kun novaj homoj ĉar ĝis nun (la 28-an de marto) sume aliĝis 58 samlingvanoj : 25 (el departemento Maine-et-Loire), 11 (Loire-Atlantique), 7 (Sarthe), po 5 (Indre-et-Loire kaj Vendée). Plus 5 aliaj departementoj.
Esperanto-etoso estos !

= = = = = = =
 = = = = = = =
Por festi la 120-jariĝon de la loka grupo, Espéranto-Angers invitas vin al
Esperanto-Tago dimanĉon la 7-an de aprilo 2024 en Ste-Gemmes-sur-Loire (49130, sud-najbare al Angers)
kun, interalie, koncerto de JoMo kaj prezento de Gabin Forcier.Jen la planita programo :

9h30 Akcepto en "salle du Hutreau" (vidu la ĉi-kunan mapon), kafo/teo, biskvitoj...

10h Prelego de Gabin Forcier "6 monatoj tra Eŭropo". Temas pri lia petveturado en la jaro 2021 (20 000 km), dum kiu li ofte gastis ĉe esperantistoj. Pri sia vojaĝo li nun preparas videofilmon, kies partojn (aŭ tuton) vi antaŭpremiere ! povos spekti kun komentoj liaj.

12h Tagmanĝo surloke.

14h Koncerto "JoMo kantas la mondon". Pri JoMo ne bezonatas prezento : ĉiuj konas lin. Iom pri li vi povas legi en Vikipedio.

16h Datreven-kuko !

Dum la paŭzoj : brokantado de Esperanto-libroj kaj -gazetoj. La liston vi povas vidi en la retejo de Espéranto-Angers : mendu jam nun mesaĝante al biblioteko@esperanto-angers.fr. Tiel vi povos ricevi via(j)n libro(j)n dum tiu Esperanto-tago.

La loko : Bone notu, ke la evento okazos en la "salle du Hutreau", ne en Angers mem sed en najbara urbo Sainte-Gemmes-sur-Loire (poŝta kodo : 49130), pli precize "norde de Sainte-Gemmes kaj sude de Angers", tre proksime al la suda parto de Angers.

Preciza situo estas : 47.43561601280656, -0.5598910787150189

La distanco, piede, inter la "salle du Hutreau" kaj la trajn-stacio de Angers estas 4,7 kilometroj. Se vi bezonas veturigadon, bonvolu kontakti nin.

▶ La prezo estas 27 eŭroj por la tuta tago : prelego, koncerto, manĝ(et)oj, ...

Limdato por aliĝi estas la 22-a de marto. (nova dato)

Informoj aperas ankaŭ sur tiu paĝo, kie certe en la venontaj semajnoj aperos ĝisdatigoj kaj kompletigoj.

Grave : por helpi al bona organizado, bonvolu plej baldaŭ aliĝi ! Eĉ tuj por ne forgesi !

Bonvolu trovi ĉi-sube la dokumenton por aliĝi.

========================================

Propra nomo : ......................   Familia nomo : ...................... Telefon-numero : .............................
Se alia(j) partoprenonto(j), simile :
Propra nomo : ......................   Familia nomo : ...................... Telefon-numero : .............................
Propra nomo : ......................   Familia nomo : ...................... Telefon-numero : .............................
...
Retpoŝt-adreso : ....................................................
Mi (Ni) partoprenos en la Esperanto-Tago dimanĉon la 7-an de aprilo 2024, en Sainte-Gemmes-sur-Loire (najbara al Angers)

Prezo 27 €   x  ..... personoj  =  ..... €
========================================
Bonvolu sendi tiun sumon prefereble per ĝiro al la IBAN-konto: FR61 2004 1010 1100 2907 9S03 251 antaŭ la 22-a de marto 2024 (nova dato)
kaj sendi la aliĝilon papere al : Espéranto-Angers, 3 allée du Haras, Appt 132, 49100 ANGERS
             aŭ rete al :  info@esperanto-angers.fr
Ankaŭ eblas aliĝi/pagi per ĉeko (profite al "ESPÉRANTO-ANGERS") uzante la saman adreson : Espéranto-Angers, 3 allée du Haras, Appt 132, 49100 ANGERS

============================================

Certe ĝis baldaŭ !

Espéranto-Angers
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj