Rondiro tra la urbocentro de Vieno, Aŭstrio
11:00 - 12:00
Eŭropo/Vieno
Se vi ankoraŭ ne konas Vienon kaj bone parolas Esperanton.

Loka

Se vi ankoraŭ ne konas Vienon kaj bone parolas Esperanton. Fumantoj kaj drinkuloj ne bonvenas.

Aliĝu ĉe esperanto@chello.at. La evento okazas nur, se vi definitive aliĝas tri tagojn antaŭe. Bezonatas via telefonnumero por fiksi la daton unu horon antaŭe. Renkontejo: Vieno, Herrengasse 9, antaŭ la Esperanto-Muzeo. Metrolinio U 3, haltejo Herrengasse. Skribu, se vi preferas alian daton. Kion vi volas vidi aŭ viziti?

 





Informoj

esperanto(ĉe)chello.at
Herrengasse 9

Administranto
Walter Klag