Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER)
La ĉiujara Esperanta aranĝo por la Mez-Atlantika Regiono de Esperanto-USA.

LokaKurso

Por detaloj, la kosto kaj por aliĝi, vizitu: https://esperanto-nc.org/spring-esperanto-meeting/

La ĉiujara Printempa Esperanto-Renkontiĝo prezentas al esperantistoj maloftan okazan pasigi du tagojn tute mergitaj en Esperanta mondeto. Partoprenantoj profitos la ŝancon ekzerci siajn parolkapablon, aŭskultan komprenon kaj konversacian lertecon, tiel firmigante sian memfidon je la lingvo. Tre for de la zorgoj kaj ĝenaĵoj de la ĉiutaga vivo, oni trovos sin en bonveniga, amikema kaj kunlabora etoso.

Atendas vin programo kaj praktika kaj pensiga, informplena kaj ellaborita por kontentigi uzantojn je ĉiuj postbazaj lingvaj niveloj. Komence ni kreos bazon por la traktado de la kelkaj temoj per kundivido de niaj propraj spertoj—certe diversaj, ĉu multaj, ĉu pokaj—en Esperantujo kaj kun aliaj kulturoj. Tiamaniere ni plifaciligos nian kunlaboradon kaj samtempe ekkonos la unikajn personajn rimedojn je nia dispono.

Kompreneble prilingvaj koncernoj okupos gravan lokon. Kelkaj sesioj enfokusigos diversspecajn praktikajn problemojn kaj utilajn rimedojn por sendepende solvi lingvajn dubojn. Plia programero pritraktos la evoluadon de Esperanto kaj la influan rolon de ĝiaj nuntempaj uzantoj. Ni cetere vizitos kelkajn angulojn de la Esperanto-mondo, esplorante aspektojn de ties historio kaj nuntempa kulturo, inkluzive de la literaturo. Atentigoj pri la multaj ebloj por plia engaĝiĝo en la tutmonda komunumo de esperantistoj estos komplementa temo.

Se vi estas serioza esperantisto, partopreni en PER2023 sendube helpos vin pliakrigi vian lingvan lertecon kaj nutros ĝian daŭran plibonigadon. Aldone vi hejmeniros kun pli larĝa kaj pli preciza bildo pri la bunta mondo de Esperanto. Kredeble vi trovos en la sperto instigon al (re)vigligo de via rilato kun la lingvo kaj ĝia kulturo kaj helpon por skizado de pli taŭga vojo por vi mem. Nepre kaptu la okazon!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉