🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-2 de Larysa Osadchuk (Asocio "Animado Kreado Culturo Origamio")
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Origamio kiel simbollingvo, kiu kunigas homojn kaj pli faciligas komunikadon

Internacia

Ni volas prezenti origamion kiel nevorta universala lingvo, kiu faciligas la komunikadon; kaj trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dezajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉifoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Ateliero – 2. Ankaŭ origamio havas sian universalan lingvon. Alfabeto de origamio – sistemo de signoj, kaj la bazaj formoj laŭ kiuj la origamiistoj de la tuta mondo povas faldi senvorte. 
 
Ni konatiĝos kun Akira Joŝizava – aŭtoro de la universala signolingvo de origamio kaj siaj artaĵoj. Ni ekscios, kiuj estas la bazaj formoj  kaj faldos kelkajn interesajn modelojn laŭ kelkaj el ili. 
 
 
La ateliero daŭras ekde la 19.30 al 21.00 (horzono de Francio GMT+2), ĉi dimanĉon, 23.08.2020
Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.   
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto