🖥 Pri la historio de la Esperanta Literaturo
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Beogrado
Elekti horzonon
Kursogvidanto: Zlatoje MARTINOV. La kurso konsistas el 12 prelegoj, ĉiun duan lundon, ekde la 6-a de nov. 2023.

Kurso

Serbia Esperanto-Ligo organizas kurson pri la Literaturo de Esperanto planatan por esperantistoj loĝantaj en balkanaj landoj (povas partopreni ĉiuj interesiĝantoj por kiuj konvenas la tempo de la prelegoj). 

La kurson gvidos Zlatoje MARTINOV, en Esperanto. 

Ĝi konsistos el 12 prelegoj (po unu horo) ekde la unua lundo de novembro, 6.11. 2023. 

Ĝi okazos ĉiun duan lundon (dufoje monate) per la programo Zoom kun komenco je la 19:00 horo [en Beogrado = UTC+ 1] kaj daŭros ĝis la mezo de aprilo 2024.

La kurso estas senpaga por la partoprenantoj. Kondiĉo estas minimume B1-nivela lingvoscio.
Aliĝi eblas pere de reta aliĝilo rekte per la sekva ligilo:
https://forms.gle/Ltjk5Vn7rTEAGVky9
aŭ per simpla retmesaĝo
al la retadreso: laslo.az@gmail.com (Aranka Laslo).
Prefereble aliĝu per la aliĝilo.

La aliĝintoj ricevos retmesaĝon kun la ligilo al la kurso.


Afisho - Literatura kurso de Zlatoje - nov 2023 - malgranda.jpg 109 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj