Tema diskutado kaj Ateliero – 192: Kredu je via Stelo.
Kunveno/Evento
192-afiŝo_Ateliero-192.jpg132 kB Ĉiu homo havas sian propran vojon, sian destinon — sian “stelon”.
Hodiaŭ ni parolos pri tio: pri la serĉo de senco, pri interna harmonio kaj pri tio, kiel kreivo helpas nin malkovri nin mem.
Ni ankaŭ ekscios pri la pozitiva influo de origamio al la psikologia stato kaj ĝia uzo en art-terapio.
Kaj kompreneble, ni kune faldos modulan stelon “Antonia” kun ĝia aŭtorino Maria Fernanda Martinez Hurtado — psikologino kaj majstrino de origamio el Meksikio
Venu krei vian stelon!
05.04.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC) Zoom: https://zoom.us/j/94504903340?pwd=UJJV9lCZxhQlL2Mons3uJWISMRFjT0.1