Kultura sabato de CDELI - La vojaĝo de Lucien Péraire en la cifereca nubo (1928-1931)
10:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Prelego de D-ro Pascal Dubourg Glatigny, esplordirektoro en CNRS, Parizo: "La vojaĝo de Lucien Péraire en la cifereca nubo (1928-1931)", sekvata de dialogo kun D-ro Sébastien Moret, de la Universitato de Laŭzano. - La konservado de esperantistaj fontoj: defio kaj estonto, per la okuloj de kontraŭkoloniisma esperantisto. De asociaj arkivoj al reta muzeo.

Internacia

Ĉe la sojlo de la 1930-aj jaroj la laboristo-esperantisto Lucien Péraire bicikle vojaĝis el Francio ĝis Indonezio, tra Europo, Sovetunio, Manĉurio, Japanio, Suda Ĉinio kaj Hindoĉinio. La celo de lia vojaĝo estis kompreni "la kialojn de militoj" - sed ankaŭ praktike montri la funkciantan tutmondan esperanto-komunumon. La asocio Esperanto-France konservas eksterordinaran arkivon de Lucien Péraire, kiu entenas tri versiojn de vojaĝkajeroj (stenografia, franca, esperanta), bildojn, korespondaĵojn, gazetajn eltranĉaĵojn, tekstaĵojn, mapojn, ktp. - entute ĉ. 8000 erojn. Aktuale pariza teamo realigas retan muzeon el tiu dokumentaro, kaj tiel oni povos vojaĝi kun Lucien Péraire kaj malkovri liajn abundajn komentojn pri la travojaĝitaj mondopartoj. 
*** https://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html ***
Dosieroj