Zamenhof Project: Breaking the Codes
20:15 - 21:45 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Muzikteatra projekto de Jerzy Bielski

Alia

Zamenhof Project: Breaking the Codes de juna muzikteatra aŭtoro Jerzy Bielski (gajninto de Ora Premio en Amsterdam Fringe en 2015 por “not only FUTURISTS”) estas interdisciplina projekto projekto inspirita de la ideoj kaj la vivo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la universala lingvo Esperanto kaj akcelanto de la monda paco. En ĉi tiu larĝskala interdisciplina projekto Bielski konstruas mondon, kiu surprizas, provokas kaj konfuzas.

“Okazis, ke mi devenas de la sama urbo (Bjalistoko en orienta Pollando), kio por mi prezentas la idealojn kaj la tutvivan laboradon de Ludoviko Zamenhof en tute malsama, pli persona perspektivo. Aldone, la sama urbo estas la nesto de la rapide kreskanta nun pola novfaŝismo”, diras Bielski. Komunikado inter homoj, kiuj devenas el diversaj kulturoj, fonoj, sociaj klasoj, ĝenroj ktp. estas la kerno de la verko. Problemoj, kiujn ĝi naskas, kondukantaj al miskomprenoj, malamikeco kaj konfliktoj, prezentas la alian flankon de tio. Lingvo, ĉu parolata, skribata aŭ baziĝanta sur gestoj, kune kun nevortaj kodoj kaj la maniero laŭ kiu ni uzas ilin, estas ne nur tio, kio nin ligas, sed ankaŭ ekzakte tio, kio dividas nin unu de la alia. Tial ĝi povas doni la plej efikan manieron por manipuli la aliajn… Konstruado, detruado, kreado, dekonstruado de FORMO de ajna komunika sistemo kuŝas en la centro de ĉi tiu verko.   

Dum ĉi tiu 1,5-hora interdisciplina eksperimento/evento vi povos sperti tute ŝokan miksaĵon de muziko kaj teksto originale verkita por ĉi tiu artaĵo, nedisigeble kunplektitan kun koreografio skrupule kreita por 11 artistoj, kelkaj ŝokaj soninstalaĵoj, kune kun speciale por ĉi tiu prezento konstruita scenografio kaj kudritaj kostumoj, videaĵoj, unikaj sonregistraĵoj kaj nunludata muziko – ĉio ĉi funkcios kune kaj en multaj fragmentoj. Vi aŭdos la nederlandan, la anglan, Esperanton, la polan, la francan, la danan, la rusan, morsan alfabeton, brajlon, binaran kodon, DNA-kodon – ĉio ĉi estos implikita en sovaĝan kolaĝon de ritmaj aranĝoj, kiuj malkovros la muzikajn strukturojn, ritmojn, intonaciojn, fonemojn kaj la unikajn sonajn elementojn de ĉiuj ĉi lingvoj kaj sistemoj.

Prezentas ĝin internacia grupo de aktoroj, dancistoj, muzikistoj, video- kaj sonartistoj, kune kun du muzikinstrumentistoj de la nova dana muzika ensemblo K[h]AOS (Asko|Schönberg).

Daŭro: 1h 30 min.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉