🖥 Zoom-kunveno kun Chuck Smith kaj Judith Meyer
14:00 - 15:00
Ameriko/Ĉikago
Elekti horzonon
Ni bonvenigos du estimatajn gastojn -- verkistojn, kreintojn, poliglotojn -- Judith Meyer kaj Chuck Smith

InternaciaLokaAlia

Chuck Smith frue aktiviĝis en la Esperanto-movado, kaj kiel relativa komencanto jam klarigis en kongresoj siajn revojn pri lanĉo de Vikipedio (lia unua sukcesa Esperanta projekto). Li konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo uzante la Pasportan Servon kaj servante unu jaron en la Centra Oficejo en Roterdamo kiel volontulo de TEJO. Li poste iniciatis Eklaboru kaj Amikumu, kunfondis la Esperantan kurson en Duolingo, kaj intervjuiĝis interalie pri kial lerni Esperanton por YouTube.pa

Judith Meyer kunfondis la poliglotajn renkontiĝojn "Polyglot Gatherings", kiuj venigis multajn dediĉitajn lingvoparolantojn al Esperanto, programis maŝintradukilon uzante Esperanton, kunverkis la plej modernan lernolibron pri Esperanto por anglalingvanoj, Complete Esperanto: Learn to read, write, speak and understand Esperanto (Teach Yourself), kreis lingvolernajn retejojn kiel learnlangs.com, kaj plurajn videojn, inkluzive la furoran filmeton "Esperanto: like a native".

Kunvenu kun ni! Ĉiuj estas bonvenaj. La Zoom-ligilo troviĝas je: 

https://esperanto-stl.weebly.com/events.html


Alklaku "Mi interesiĝas" por ricevi memorigon ---->