🖥 Praktika Bildvortaro de Esperanto B1/B2, Dennis Keefe, Valencia Esperanto-Grupo,
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Leciono 5. Bildo 5. La Homa Korpo. Vi lernos vortojn kiel: kapo, ŝultro, talio, pojno, polmo, ktp.

Kunveno/Evento

Por progresantoj.  Lernantoj en la B-nivelo, B1 kaj B2, ĉefe.  Vi ne bezonas vidi la bildon antaŭe.  Vi ne bezonas antaŭprepari.  Eventuale vi povas uzi la Praktikan Bildvortaro troveblan ĉe https://libro.ee/  aŭ, se vi volas vidi la bildon por nia leciono hodiaŭ, mi metis ĝin sube.

Kvizo-Metodo:  Kio estas tio?  Tutsimple estas serio da demandoj pri la vortoj de la bildoj, kaj listo de kvar alternativaj respondoj.  La kursgvidanto, aŭ iu lernanto, legas la demandon, kune kun la kvar respondoj, kaj poste petas al unu lernanto elekti la ĝustan respondon.  Se la lernanto ne scias, li tutsimple divenas ĝis kiam li trafas la bonan alternativon.  La tuto disvolviĝas senstreĉe en etoso de ĝuado kaj amikeco.

Ĉe la fino de la leciono, mi aldonos kelkajn eksperimentajn demandojn kreitaj de artefarita intelekto kaj DeepSeek.

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?  pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09

Pasnumero (se bezonate): 601852

Sabate
UTC-hore: 18:00-19:00
Hispano-hore, Eŭropo-hore: 19:00 - 20:00

bildvortaro 3 paĝo 8.jpg 736 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto