La Lunda Grupo, Restoracio Le Galicia, 21 rue des Gares, Ĝenevo
18:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Babila rondo kiu celas pli flue paroli Esperante per diskutoj, ŝercoj, gramatikaĵo k.t.p.

Alia

La Lunda Grupo estas loka - trans-lima - grupo de Esperantistoj kiuj ŝatas babili en Esperanto.  Nia cela estas plivastigi la vortprovizon do ni babilas pri diversaj temoj, kaj ni ŝatas interŝanĝi ŝercojn - kiujn ni tradukas de la franca kaj la angla.  Ni ankaŭ ŝatas legi en esperanto kaj ni pruntedonas librojn inter ni.   Ni kunvenas en tre afabla restoracio apud la stacidomo en Ĝenevo, do ni foje bonvenigas vizitantojn kiuj vojaĝas trajne (malpli ĉi-jare, kompreneble!).   En nia grupo estas homoj de Svislando kaj Francio, sed ankaŭ de Britio kaj ... Meksikio.   Ni ankaŭ eldonas bultenon kiu nomiĝas 'Limsaltanta Folio' - ĉar ni ofte saltas la limon !
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉