6a Marto : Juĝistoj : kiuj ili estas, kion ili faras ?
Kunveno/Evento
Juĝistoj : kiuj ili estas, kion ili faras ?
Kiaj tipoj de tribunaloj ekzistas ? por pritrakti kiajn aferojn ? Kiuj estas la fundamentoj de juro(j) ? Kiuj plendas ? pledas ? nome de kio/kiu ? Kiuj estas la fazoj de juĝado ?
Stefano, kiu estis juĝisto, klarigos per simplaj vortoj kio estas tiu profesio, kiu, pli ol oni kredas, similas kiel teĥnikista metio.
[Ĉeestis 12 E-istoj. Stefano klarigis detalojn de proceduroj, klarigis la diferencon inter aferoj administraj aŭ punaj, klarigis ke la juĝisto estas strikte tenata inter leĝoj kaj akuzoj kaj kompensaj petoj de plendanto. Fine, kaj iel daŭrige de la temo de la antaŭa semajno, ni spektis la tre faman malakuzan defendon de Luis Rego por Jean-Marie Le Pen okaze de "Tribunal des flagrants délires".]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.