Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
image.png150 kBDetala programo: 27.07.2022: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 22-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Reguloj:
Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
Nur poste (do post la 9+1 prezentoj), ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn
Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al hameln@esperanto.de aŭ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo validas
Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por unu plia ankoraŭ 1 poenton.
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn
al sep kantoj po 1 poento,
Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj aŭ fantaziaj nomoj.
Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 1 monato), kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponitaj post unu jaro.
Propra proponoj
Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.