Ni renkontiĝas kaj parolas esperante hodiaŭ je la 19:30a horo en la gastejo "Pan's Asian Kitchen"
Kunveno/Evento
Bonvenon al la monata renkontiĝo de la Esperanto Klubo de Tubingeno!
Ĵaudon, la 5. Februaron je la 19:30a horo en la gastejo Pan's Asian Kitchen ( Hechinger Str.67 , 72072 Tübingen). Ni de nove renkontiĝas en alia gastejo. Jes, ni daŭrigas la gastejan karavanon. Sed ĉi foje, malĝoje. La kialo estas, ke la "Unckel" fermiĝis pro renovigo de la domo. Sed ni ja estas ĝoja karavano kaj antaŭĝojas ekkoni novajn belajn ejojn. Do:
Ni babilos, ludos, drinkos, manĝos, ĝojos kaj ĝuos esperantujon.
Ciuj gastoj, do esperantistoj, komencantoj kaj interesiĝantoj estas bonvenaj!
Bonvolu rigardi ankaŭ nian mastodonkanalon kaj, se vi volas, sekvu nin por pliaj informoj pri Tubingeno kaj esperantujo je Mastodon ! Pliaj informoj pri nia klubo? Jen nia retpaĝo je eventaservo https://eventaservo.org/o/Tubingo