Komuna ĝardenfesto
15:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Manĝado kaj babilado

Loka

Volker Kraeft atendas nin en la ĝardeno de Gerd kaj Volker ekde 15:30 h por komuna babilado kun kafo kaj bakaĵoj. Bona okazo por Jürgen postfesti kun la klubanoj la honoran membrecon de EHH kiu estis dediĉita al li en Junio. Ĉirkaŭ je la 18a horo la rostkrado estos hejtita por rosti viandon, kolbasojn, vegetaraĵojn ktp. 
Renkontiĝejo: Holtenklinker Straße, 21029 Hamburg. Rekte antaŭ la domo troviĝas bushaltejo: „An der Pollhofsbrücke“ (bus-linioj 225/8890). La kostoj estas 5 €.
Aliĝo necesas ĝis la 25a de Aŭgusto (tiam vi ricevos la kompletan adreson de la renkontiĝejo kaj telefonnumeron de Volker). info (ĉe) esperanto-hamburg.de
 
fixed-3357587_1920.jpg 983 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝintoj

Administranto