Paralela Universo en Su-Sankta-Mario, Ontario
Festu, Eksciu, kaj Manĝu kun Amikoj!

Loka

La 15'an de aŭgusto 2020, la Esperanto-Klubo de Su-Sankta-Mario bonvenigos regionajn Esperantistojn partopreni Paralela-Universan eventon en la koro de la Grandaj Lagoj! Vizitantoj ĝuos iujn el la plej bonaj restoracioj en la urbo, bazaron kie oni vendas la plej lokajn manĝaĵojn kaj manfaritajn varojn, kaj promeni en nacia historia loko de Kanada. Malgraŭ ĉies hejmlando, vizitantoj kunhavos la amikecon kaj ne nur ekzercos la lingvon de Esperanto, sed ankaŭ esprimos la etoson de Esperanto unu kun la alia. Notu la daton kaj planu ĉeesti! 

La tuto de la PU-evento okazos en unu malgranda loko apud la kluzo de Su-Sankta-Mario, Ontario. Vizitantoj parkumu la aŭtojn en la parkejo apud la Mill Market ĉar oni kutime ne permesas ke oni parkumu aŭton en la parkejo apud la restoracioj dum pli ol kelkaj horoj. Por trovi la Mill Market, vizitantoj turnu sin dekstren tuj elirinte de la Kanada flanko de la Internacia Ponto. Vizitantoj vidos rekte antaŭ si trafiko-signalon, kaj nur momentojn plu antaŭen vidos dividon en la vojo. Tiu kondukas maldekstren, kaj ĉi tiu kondukas antaŭen. Veturu rekte antaŭen kaj preskaŭ tuj oni vidos dekstre grandan parkejon de la restoracioj "Boiler Room" kaj "Mill Steakhouse". Maldekstre, la vojo kondukas maldekstren kaj tie troviĝas la "Mill Market". La vojo daŭras tiudirekten nur momenton ĝis la kluzo kaj la insulo Blankfiŝo.

Usonaj vizitantoj dufoje transpasos almenaŭ la Internacian Ponton inter Miĉigano kaj Ontario, sed depende de iliaj komenclokoj ankaŭ transpasos la ponton Mackinac. Bedaŭrinde, la gastiganto de la evento ne kapablas diveni kiam sekve iu el la pontoj spertos grandan malfacilaĵon, do vizitantoj nepre kontrolu la paĝaron de la transpasotaj pontoj antaŭ ol komenci la vojaĝon!

La Ponto Mackinaw
Vojimposto: $4.00 USD
Paĝaro: https://www.mackinacbridge.org/

La Internacia Ponto
Vojimposto: $4.00 USD
Paĝaro: https://www.saultbridge.com/

La PU-evento en Su-Sankta-Mario, Ontario troviĝas iome for de la grandaj urboj en Miĉigano, kaj tial la vojaĝo-kostoj povus esti iom grandaj por kelke da vizitantoj. La gastiganto de la evento proponas al tiaj vizitantoj petu de siaj naciaj organizoj stipendiojn. La gastiganto anakŭ proponas ke vizitantoj de proksimaj urboj en suda Miĉigano diskutu inter si la eblecon kunhavi aŭton por dividi la vojaĝo-kostojn.

Usonaj vizitantoj bezonos validan pasporton por eniri Kanadon. Konstatu la staton de via pasporto! En la kazo de pezega pluvo, la evento estos mallongita kaj nuligita. Kontrolu ĉu tiun paĝon antaŭ ol forveturi!

Aferlisto

12.00-13.30: Tagmanĝo ĉe "The Boiler Room"

Ĉi tie oni vendas bonegan elektaron de pico, inkluzive senglutenan kaj vegetaran picojn! Ni kunhavu kelkajn bonajn picojn kaj priparolu ĉies vojaĝon al la Su. Vizitantoj prezentu sin unu al la aliaj kaj kunhavigu ion pri li por ke ĉiuj bone konu unu la alian!

Paĝaro: https://machineshopinc.ca/pizza-%7C-the-boiler-room
Adreso: 83 Huron Street, Sault Ste. Marie ON
Telefonnumero: 705-759-9995
Menuo: https://bit.ly/2woZSUw

13.30-14.00: Promeno en "The Mill Market"

Post vigliga tagmanĝa diskutu, ni ripozu per agrabla promeno en la tuj apuda bazaro, "Mill Market". Ĉi tie oni vendas la plej freŝajn fruktojn kaj legomojn, kaj la plej bongustajn fisaĵojn, bovaĵojn, kolbasojn, kaj fromaĝojn (inter aliaj aferoj).

Paĝaro: https://www.millmarket.ca/
Adreso: 35 Canal Drive

14.00-15.30: Vizito al la kluzo kaj la Insulo Blankfiŝo  

La post-tagmanĝa aferlisto komenciĝos per prelego pri la loka kluzo kaj prezento de la padoj de la insulo Blankfiŝo. Tiu ĉi loko troviĝas nur minutojn piedpaŝe for de la bazaro. Vizitantoj ekscios multe pri la loka historio, kaj ankaŭ havos bonan okazon por ĝui la belecon de la natura medio. Vizitantoj ankaŭ nepre portu kun si taŭgajn vestaĵojn por elteni kaj la sunon kaj la insektojn!

15.30-16.30: Ĝui la Promenejon

Vizitantoj ĝuu iom da neplanita tempo kun novaj amikoj kaj ankaŭ faru rarapidan promenon laŭ la promenejo kiu ofertas belegajn videoj de la Bavatingo, aŭ rivero de Sanktulino Mario. Vizitantoj kiuj volas ion pli stimulan povas aĉeti kafon kaj glaciaĵon ĉe la kafejo "Gelato Mill"!

Paĝaro: https://machineshopinc.ca/coffee-%7C-the-gelato-mill
Telefonnumero: 705-759-9090 

16.30-18.00: Vespermanĝo ĉe la "Mill Steakhouse"

Fine, post longa tago kun amikaj vojaĝantoj, ĉiuj kunvenu por vespermanĝi ĉe la "Mill Steakhouse". Malgraŭ la nomo, la restoracio ofertas bonan elektaron por ĉiaj gustoj. Vizitantoj ne timu la iom altajn prezojn ĉar eblos kunhavi pladon da fromaĝoj, viandoj, peklaĵoj, panoj, kaj saŭcoj. Vizitantoj priparolu tion, kion ili esperas atingi en la venonta jaro! 

Paĝaro: https://machineshopinc.ca/mill-steakhouse%2Bwine-bar
Adreso: 83 Huron St, Sault Ste. Marie, Ontario P6A 5P9, Canada
Telefonnumero: 705-942-3051
Menuo: https://bit.ly/2vnZgi7
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj