La 100-a datreveno de UK 1922 en Helsinki
12:00 - 17:00
Eŭropo/Helsinko
Elekti horzonon
Datrevena evento en Helsinki

Loka

La XIV Universala Kongreso de Esperanto okazis en Helsinki antaŭ cent jaroj 8.–16. de aŭgusto. Estis la unua internacia kunveno en Finnlando, tre vaste atentata. En la Honora Komitato estis multaj ministroj, altrangaj oficuloj, profesoroj kaj diverslandaj diplomatoj akredititaj al Helsinki.

Esperanto-Asocio de Finnlando kaj Esperanto-klubo de Helsinki aranĝos datrevenan eventon en Helsinki sabaton la 6-an de aŭgusto 2022. Ni kunvenos en Hotel Arthur en Kaisaniemi, tagmanĝos, aŭdos pri la kongreso kaj poste promenados al kelkaj lokoj de la UK 1922: Domo de statoj, Nobelara domo, Nacia teatro. Vidu la programon sube. Aliĝu plejlaste la 25.7.2022 en la retejo [www.esperanto.fi]

PROGRAMO 6.8.2022,prezo 30 €/membro, 41 €/aliaj

• je 12–13 lunĉo en Hotel Arthur, Vuorikatu 19

• je 13–15 prelegoj en Hotel Arthur:

• Osmo Buller: Kulmino de juna movado

• Sakari Kauppinen: Vivo en Finnlando antaŭ cent jaroj

• Jukka Pietiläinen: Esperanto en Finnlanda gazetaro dum la UK

• je 15.00 kafumo, je 15.30 promenado en la centro de Helsinki. Itinero: Nacia teatro, Domo de statoj, Senata placo, Nobelara domo, vendoplaco, parko de Esplanado. Gvidos Sakari Kauppinen, daŭro 1,5 h. Se vin aparte interesas iuj lokoj, bonvolu sciigi.

Bonvenon spuri la 14-an UK en Finnlando!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj