🖥 Don Kiĥoto en Esperanto, Dennis Keefe, Valencia Grupo
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
La fama, longa, klasika libro Don Kiĥoto. Ĉiusemajne, unu ĉapitro.

InternaciaKurso

image.png 1,44 MB
La fama kurso pri Don Kiĥoto re-komenciĝos vendrede, la 6-an de oktobro je la 17:00 hispano-hore.

Celgrupoj:

Niveloj C1 kaj C2 de KER.  Kaj tiuj kiuj volas legi kaj kompreni la faman klasikaĵon de la verkisto Cervantes.

Nuna Leciono:

Ĉi semajne, bonvolu legi Ĉapitron 44 (lecionon 96 el 126) de la DUA parto de Kiĥoto ANTAŬ la leciono.

Kurso-Aliro, Atingo:

Unue, iru al ZOOM.  Due, skribu la kunveno-identigilon: 9486417937.  Trie kaj laste, skribu la pasvorton: 686936, aŭ rekte pere de ligilo al nia renkontiĝo:

Formato de la Leciono:

Kiel kutime, ni trairos 24 zorge skribitajn demandojn pri la enhavo de la ĉapitro por la semajno.

Kelkfoje la kursgvidanto gvidas la lecionon, sed plejparte la gelernantoj mem faras la demandadon, laŭeble partoprenigante ĉiujn en la leciono.

La kursgvidanto konfirmas la bonajn respondojn, kaj helpas, se bezonate, al ĉiuj trovi la ĝustan respondon.

La etoso estas trankvila kaj senstreĉa.

Kalendaro:

Oktobro: Ĉapitro 44, Dua Parto (la 6an); Ĉapitro 45, Dua Parto (la 13an); Ĉapitro 46, Dua Parto (la 20an); kaj Ĉapitro 47, Dua Parto (la 27an)

Libro-, Leciono-Fonto:
http://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha
dennis keefe.jpg 26,6 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

valencia.esperanto.es
keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto