🖥 Ekkonu la servaron Brazila Muziko kaj ĝian poŝtelefonan aplikaĵon
20:00 - 21:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Prelego pri la servaro Brazila Muziko kaj ĝia nova poŝtelefona aplikaĵo

Kunveno/Evento

 Invitita de Rotary Esperanto, Flávio Fonseca prelegos pri la retejo Brazila Muziko.

Brazila Muziko daŭre kreskas. Antaŭ nelonge ĝi atingis la mejloŝtonon de 1 miliono da retejaj vizitoj, kaj baldaŭ ĝi akiros eĉ pli da atento per nova poŝtelefona aplikaĵo. 

Dum la prelego oni prezentos detalojn pri la retejo, la jutuba kanalo, la terminaro kaj la klubo:  iliajn karakterizaĵojn kaj avantaĝojn. 

Estos ankaŭ prezento de la nun preparata aplikaĵo por poŝtelefonoj. 

Krome eblos kanti aŭ ludi kelkajn kantojn dum la prelego.  

Pri la preleganto 

Flávio Fonseca estas esperantisto kaj muzikisto ekde la junaĝo. 

Li plurfoje koncertis tra la mondo, lanĉis albumojn en Esperanto, ricevis premiojn en Belartaj Konkursoj kaj studis tradukarton sub Leopoldo Knoedt.

Ligilo

Je la ĝusta horo aliru al la kunveno ĉe:
https://us02web.zoom.us/j/3299297730?pwd=SFZhVVU1WjJxU3BjMUR2ZWlwMUZUdz09 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.brazilamuziko.com
brazilamuziko(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

User profile pictureVicente Sales


User profile pictureJames Rezende Piton


User profile picturePaŭlo Pires

kaj pli...

Administranto
User profile pictureRotario Esperanto