La 15an de novembro je la 13a UTC la sidejo de EASP gastigos tre specialan eventon. Temos pri fimo-debato pri lingva minoritateco kaj minoritatigeco tra la mondo!
Ni spektos tri mallongajn filmojn: Os Espíritos só entendem o nosso idioma (2022, Brazilo), Tabuluja (2024, Brazilo) kaj Els savis de l'horta (2019, Valencilando).
Temos pri evento kaj ĉeesta kaj cifereca! Se vi volas kune spekti la filmojn kaj debati, atentu pri la venonta disvastigo de ligilo por la dissendaĵo de Jutubejo, la jutuba profilo de Bejo. Depende de la interesiĝo de la patoprenantoj, aldone ni povos plani uzi plaftormojn kiell Zoom aŭ Meet.
Ni baldaŭ disvastigos la internaciajn kontribuantojn kaj debatontojn de tiu evento. Niaj interŝanĝoj estos tre frutktodonaj kaj instigaj!
Tiel ni invitas vin aŭ ĉeeste aŭ bite partopreni tiun tre specialan filmo-debaton!