Miguel Ángel González Alfonso kaj Daimi Doval Delsa, esperantista paro el Havano, prelegos pri la nuntempa vivo en Kubo.
Kunveno/Evento
Miguel Ángel González Alfonso kaj Daimi Doval Delsa, esperantista paro el Havano, prelegos pri la nuntempa vivo en Kubo. Ili liveros informojn pri ĉiutaga vivo, politiko kaj internaciaj rilatoj. Ili ankaŭ kovros aspektojn ligitajn al la loka kuirarto. La prelegoj estos akompanata de kantoj de Daimi.
image.jpeg102 kB
La prelegoj estos faritaj en Esperanto, kun traduko en la franca, kaj okazos dufoje :
la mardon, la 29-an de aprilo, je la 17:00, en Marsejlo, en CIRA, 50 rue Consolat, 13001,
la merkredon, la 30-an de aprilo je la 18:00 en La Ciotat ĉe la Granda Portiko, 18 rue Vignol (malnova urbo), 13600 La Ciotat. Senpaga eniro, refreŝiĝo sekvos.
Kaj pikniko estas organizata la 1-an de majo por tagmanĝo ĉe Renée Triolle , 694 chemin de la Civade Verde, 13600 La Ciotat.